Aŭtuno de 2018

irozuku-sekai-no-ashita-kara

Ĉi-sezone ni tradukos Irozuku Sekai no Ashita kara-on. Jen ĝia resumo:


La knabino sorĉis sin antaŭe. “Mi ne rajtas feliĉiĝi.”

La historio komenciĝas dekoj da jaroj antaŭe. La mondo estas iom stranga; restas iomete da magio en la ĉiutaga vivo. La ĉefrolulino, Tsukishiro Hitomi havas 17 jarojn. Ŝi estas posteulo de sorĉista familio. Kiam ŝi estis junega, ŝi perdis sian kolorvidkapablon, kaj iĝis preskaŭ senemocia knabino.
Ŝia avino — kiu estas mirinda sorĉistino, kaj nomiĝas Tsukishiro Kohaku — bedaŭris la estontecon de sia nepino, do sendis ŝin al 2018 per magio. Ŝi subite aperis en fremda loko, kiu konfuzis ŝin, sed kie brilaj kolortonoj flugis en ŝiajn okulojn…